# Etaj ŝanĝoj Tiu ĉi estos nur malgranda sciigo. Post legi pri iom malklara situacio pri IRI en gemini, mi ŝanĝis la adreson de mia geminejo de `/aŭtunido' al pli norma `/~autunido'. Se, kontraŭ miaj atendoj, iu fakte legas ĝin, bonvolu ŝanĝi vian legosignon. Ankaŭ, malpli videble, influite de aktuala konversacio pri sekurecaj problemoj kun kelkaj serviloj, mi aldonis `.well-known/security.txt' al mia retejo. El aliaj novaĵoj: la semajno finiĝas, printempo proksimiĝas, sunas pli ofte. Vivo bonas! Ligiloj (angle): => gemini://gemini.bortzmeyer.org/gemini/iri.gmi Pri internaciaj adresoj en gemini => gemini://gemi.dev/gemlog/2022-02-16-use-security.txt.gmi Pri security.txt => index.gmi reen al Aŭtunejo