# Komenco bona – labor’ duono Do jen, mi nun havas servilon ankaŭ por gemini. Koran dankon al Solène¹ por ŝia Vger kaj al prx por aldonaj konsiloj² pri agordado. => gemini://perso.pw 1) Ĝeminejo de Sòlene => gemini://si3t.ch/log/2020-12-31.gmi 2) La artikolo de prx Same kiel pri TTT-a blogo mi havas neniun ideon pri kion precize mi faru pri ĉi tiu ĝemlogo, sed ni vidos. Mi supozas, ke mi fine mi faros ĝin spegulo de mia TTT-a blogo. Eble pli riĉaj je bildoj artikoloj estos ekskluzivaj tie, kaj pli teĥnikaj – ĉi tie. Kaj teorie, mi povas havi plurajn uzantojn tie ĉi, do eble mi gastigos iun. => index.gmi reen al Aŭtunejo