La kvina leciono. Neado.
Ĉi tiu leciono ne estas tiel granda, kiel la antaŭa.
Gramatiko
Do, ĉi-lecione ni konatiĝas kun la neada vorteto “ra”. Ĝi povas esti uzada por nei kaj la tutan frazon (por tio ĝi oni metas ĝin post la verbon memstare) kaj prefiksece kun apartaj vortoj por nei ilin. Do voĉparole ne ŝajnas facile distingi “thal ra with” disde “thal rawith”, sed mi supozas, ke nio ne devas kaŭzi problemojn praktike.
Duobla neado povas esti uzata por emfazo kaj ĝi ne faras la frazon konfirma.
Krome, ni lernas, kiel diri “jes”, kvankam ni ankoraŭ ne scias fari demandojn, do jesado ne estas tre utila ĝuste nun.
Kaj ni ekkonas unu plian scifontan indikilon, “wi”, kiu signifas “la afero estas memevidenta”.
Vortoj
- bal – pano
- dal – aĵo
- dóon – esti ĝusta
- em – jes
- ne, nezh, nen – vi (sola, kelkaj, multaj)
- née – esti fremda
- ra – ne
- rahu – fermita (ra + u)
- rawith – neniu (ra + with)
Bíi thal bal wi.
Mi ne tute certas pri precizaj signifoj de “dóon” (correct) kaj “née” (alien). Mi precizigos post kiam mi vidos ilin uzataj. Nu, kondiĉe se vidi ilin uzataj helpos. Ĉiuokaze, mi ne faras oficialan laadano-esperantan vortaron ĉi tie. Ankoraŭ ne.
Ekzercoj
Sekva leciono
Listo de lecionoj
Response: 20 (Success), text/gemini
| Original URL | gemini://senkals.one/~autunido/laadan/amberwind-05.gmi |
|---|---|
| Status Code | 20 (Success) |
| Content-Type | text/gemini; charset=utf-8; lang=eo |