La sesa leciono. Tradukado 1.
Ŝajne la kurso estas dividita en sep-lecionaj cikloj, en kiuj ĉiu tria leciono estas pura vortproviza praktiko, kaj ĉiu sesa – tradukado. Do ni ne havas novan gramatikon ĉi-foje.
Gramatiko (kiun ni ne havas)
Nu, ne estas novaj temoj, sed ni ja renkontas novajn markilojn: fraztipan sufikson -di “dirite kiel rakonto, fikciaĵo”. Kaj la scifonton “wo”: imagite, elpensite de la rakontanto.
Novaj vortoj
- bol – esti kovrita de lanecaj nuboj (pri ĉielo)
Mi ne tiom bone scias, kiajn nubojn oni konsideras “lanecaj” angle, sed ŝajne ĉiujn cirokulumusajn kaj altokulumusajn.
- hath – tempo
- hathal – bona (pri tempo)
- háya – bela (pri tempo)
- hoth – loko
- hothal – bona (pri loko)
- hóya – bela (pri loko)
- izh – sed
- leyi – [esti] blua
- lith – pensi
- lula – [esti] purpura
- sháal – tago
- tháa – prosperi, bonfarti
- thosh – ĉielo
- yod – manĝi
Ekzercoj
Sekva leciono
Listo de lecionoj
Response: 20 (Success), text/gemini
| Original URL | gemini://senkals.one/~autunido/laadan/amberwind-06.gmi |
|---|---|
| Status Code | 20 (Success) |
| Content-Type | text/gemini; charset=utf-8; lang=eo |