SMOLNET PORTAL home about changes

La sepa leciono. Via movo 1


La sepa leciono estas alia granda traduka ekzerco, ĉi-foje al laadano. Estas multe da novaj vortoj, kaj ankaŭ kelkaj gramatikaj klarigoj.

La sepa leciono (angle) (http://laadanlanguage.org)


Gramatiko


Ĉi-lecione ni lernas laaadanan manieron diri frazojn kiel “Pluvas” kaj “Sunas”. Por tio oni uzas la verbon “ham”: estas, ĉeestas, okazas. Do, “ham lali” – “estas pluvo”, pluvas.

Krome, ni renkontas kelkajn novajn afiksojn:

  • -hul — plifortiga sufikso: ege, tre
  • na- — verba prefikso: komenco de ago, simile al la esperanta “ek-”
  • thée- — verba prefikso: la ago pretas komenci, baldaŭ komenciĝos


Vortoj


  • ábed – farmo
  • ada – ridi
  • belid – domo
  • boshum – nubo
  • dithemid – bovo (dith – voĉo, mid – besto)
  • do – forta
  • doól – fine
  • dozh – facila
  • edemid – muso (ede – greno, mid – besto)
  • éeb – suko
  • éesh – ŝafo
  • éezh – kapro
  • ham – esti, ĉeesti
  • híya – malgranda
  • hob – butero
  • id – do
  • lal – lakto
  • lalom – kanti
  • lóolo – malrapida
  • meénan – dolĉa
  • modi – malbela, aĉa
  • omid – ĉevalo
  • owa – varma
  • rahíya – granda (ra + híya)
  • rahowa – malvarma (ra + owa)
  • ralóolo – rapida (ra + lóolo)
  • rohoro – ŝtormo
  • róomath – garbejo, grenejo
  • rul – kato
  • shóod – okupita
  • thu – mielo
  • woth – saĝeco, saĝa
  • yom – sekura
  • yul – vento


Uff. Ja multe da vortoj.

Bíi meháyahul rul wi. 😻

Ekzercoj


Jo ho! Famista viv’ por mi


Antaŭa leciono
Sekva leciono
Listo de lecionoj
Response: 20 (Success), text/gemini
Original URLgemini://senkals.one/~autunido/laadan/amberwind-07.gmi
Status Code20 (Success)
Content-Typetext/gemini; charset=utf-8; lang=eo