SMOLNET PORTAL home about changes

La oka leciono. Helpverboj


Evidente, tiu ĉi kurso estas partigita en dek ciklojn po sep lecionoj. Ene de la ciklo, ĉiu tria leciono estas vortproviza ekzercado kaj ĉiuj sesa kaj sepa temas pri tradukado. Ek al la dua ciklo do!

La oka leciono (angle) (http://laadanlanguage.org)


Gramatiko


En la originala lernolibro de Suzette ĉiu leciono estis akompanita de “frazaj ŝablonoj”, tio estas, de skemoj de fraza strukturo, kiuj plimalsimpliĝas kun tempo. Ankaŭ Amberwind donas ilin, sed mi pleje ignoris ilin ĝis nun. Mi supozas, ke mi devas mencii ilin almenaŭ unufoje per ciklo, ĉu? Do la ĉi-leciona estas:

[fraztipo] (helpverbo) verbo (neado) kf-subjekto [scifonto]


Ĉu tio estas helpa? Ni vidos.

Helpverboj en ĉi tiu leciono estas indikiloj de tempo. Unue, ni havas skalon de longe pasinta al postlonge venonta:

  • eríli – distanca pasinto
  • eril – pasinto
  • ril - nun
  • aril – estonto
  • aríli – distanca estonto


Tio ĉi aspektas kiel milda kazo de tabelvortozo, de kiu multaj artefaritaj lingvoj (kaj jes, esperanto, mi rigardas vin!) suferas. Unuflanke, la kontrasto inter “aril” kaj “eril” ne ŝajnas al mi sufiĉa, sed aliflanke, almenaŭ la malsano ne progresis al “uril”, “oril” kaj “iril”. Do ni taksu ĝin benigna.

Krome, ni havas du pluajn modalojn

  • rilrili – hipoteza, supozita
  • wil – optativo (esprimas deziron)


Ni ankaŭ trafas interesan demandon pri tio, kiom multe sencas scifontoj, se oni uzas ilin en estonta tempo. Amberwind insistas, ke almenaŭ “wa” (laŭ mia percepto) sencas, ĉar ”mi atendas ke” estas tipo de ena percepto.

Krome, ni renkontas novan scifonton

  • waá – mi kredas ĝin malvera, ĉar la fonto ne estas fidinda


Vortoj kaj frazoj


Ni havas gramatikan lecionon ĉi-foje, do novaj vortoj malmultas.

  • mazh – aŭtomobilo
  • sha – harmonio


  • wil sha – estu harmonio – saluton!
  • aril – ĝis poste


Ekzercoj


Ek!



Antaŭa leciono
Sekva leciono
Listo de lecionoj
Response: 20 (Success), text/gemini
Original URLgemini://senkals.one/~autunido/laadan/amberwind-08.gmi
Status Code20 (Success)
Content-Typetext/gemini; charset=utf-8; lang=eo