La naŭa leciono. Plurverbaĵoj
Ĉi tiu leciono daŭrigas la temon de helpverboj, sed ĝi temas pri deziroj, kapabloj, devoj kaj pluaj tiaj aferoj.
Vortoj
- dom – memori
- dush – devi
- néde – deziri
- nédeshub – intenci
- nime – voli
- thad – kapabli
- them – bezoni
- ul – esperi
Gramatiko
La ŝablono fariĝas nun
[fraztipo] (helpverbo) verba komplekso (neado) subjekta kazfrazo [scifonto]
La klarigoj ĉi-foje ne ŝajnis al mi speciale klarigaj, sed, kiel mi komprenas el la ekzemploj, oni simple metas modalan verbon antaŭ la ĉefa verbo kaj traktas la tutaĵon kiel unuon. Se ”ra” aperas poste, ĝi neas la tutan komplekson. Same pri tensaj helpverboj, ili indikas tempon por la tuta komplekso. Pli precizaj tipoj de verbkunigo ŝajne ekzistas, sed ĉi-lecione oni ne rakontas pri ili.
Ĉar eble ankaŭ tiu ĉi mia klarigo estas same neklariga, jen ekzemplo:
- Bíi hal le wa. – Mi laboras
- Bíi dush hal le wa. – Mi devas labori.
- Bíide nime hal le wo. – Mi volas labori {fikciaĵo}
- Bé nime hal ra le wa. – Mi ne volas labori {ĵuro}
Parolante pri “bé”, ĝi estas nova fraztipo, enkondukita ĉi-lecione. Ĝi signifas promeson aŭ ĵuron, depende de la tempo.
Ekzercoj
Sekva leciono
Listo de lecionoj
Response: 20 (Success), text/gemini
| Original URL | gemini://senkals.one/~autunido/laadan/amberwind-09.gmi |
|---|---|
| Status Code | 20 (Success) |
| Content-Type | text/gemini; charset=utf-8; lang=eo |