SMOLNET PORTAL home about changes

La dek una leciono. “Jes aŭ ne” demandoj.


Estas nova gramatiko ĉi-foje, sed ĝi estas simpla, nur unu plia frazotipo.

Gramatiko


Por demandi ion, kio postulas respondon “jes“ aŭ “ne”, oni uzas frazotipan markilon: “báa”. Kaj, kompreneble, oni ne indikas scifonton en demandoj. Jen ĉio.

Vortoj


  • balin – maljuna (malofte pri aĵoj sence antikva)
  • bun – nova (malofte pri personoj sence novulo)
  • dala – planto
  • lawida – graveda
  • loyo – nigra
  • oób – salti
  • shane – lanuga, fela
  • sho – peza
  • yem – acida (gusto)


La angla traduko por “shane” estas “to be downy, to be furry”, kaj, ĉar mi ĵus venis de mastodonto, mia unua penso estis, ke ĝi temas pri deprimo ĉe felanoj. Sed ne. Espereble ne.

Ekzercoj


Novaj lernindaĵoj malmultas, ek al la laboro!


Antaŭa leciono
Sekva leciono
Listo de lecionoj
Response: 20 (Success), text/gemini
Original URLgemini://senkals.one/~autunido/laadan/amberwind-11.gmi
Status Code20 (Success)
Content-Typetext/gemini; charset=utf-8; lang=eo