La dek dua leciono. “Ki” demandoj.
Ĉi tiu leciono daŭrigos la temon de demandoj.
Gramatiko
Per aldoni demandomarkilon “báa” al la triapersona pronomo “be”, oni kreas la demadopronomon “bebáa” – “kio”, “kiu” aŭ “kiuj”. Same kiel en esperanto, ĝi povas indiki nombron:
- bebáa? – kiu?
- bebáazh? – kiuj? (inter 2 kaj 5)
- bebáan – kiuj? (pli ol 5)
Malkiel en esperanto, ĝi povas indiki ankaŭ genron:
- bebáahizh? – kiu? (virino)
- bebáanid? – kiuj? (viroj, pli ol 5)
Mi scivolas, kiel tio funkciis en la originala, ingenron favoranta, laadano. Mi kontrolu poste.
Vortoj
- aba – bonodora
- bo – monto
- dan – lingvo
- dim – ujo
- dizh – bolkruĉo
- du- – verba prefikso: provi la agon
- léli – flava
- mahina – floro
- othel – benita
Ekzercoj
Listo de lecionoj
Response: 20 (Success), text/gemini
| Original URL | gemini://senkals.one/~autunido/laadan/amberwind-12.gmi |
|---|---|
| Status Code | 20 (Success) |
| Content-Type | text/gemini; charset=utf-8; lang=eo |