# Mia vojaĝo al Laadanujo ## Antaŭparoleto Do, Persi denove sentiĝas sola parolanto de la lingvo en la mondo, kaj mia koro ne eltenas vidi tion. Tial mi decidis, ke mi trapasu la kurson de Amberwind por esti ebla almenaŭ kompreni ŝin. Kaj mi komentos ĉi tie por teni min amuzita. => https://esperanto.masto.host/@persi@polyglot.city/111064900276495698 Persi plendas => http://laadanlanguage.org/ Lecionoj de Amberwind Laadano ja ŝajnas interesa lingvo, kun multaj originalaj ideoj. Mia impreso ĝis nun tamen estas ke Suzette iom elreviĝis pri rezultoj de sia eksperimento kaj lasis la lingvon en la stato, ne tute preta por praktika uzado. Oni bezonas ankoraŭ multe da laboro por finfari la projekton, verŝajne pli da laboro, ol unu-du entuziastoj povas fari en sia libertempo. Kaj ĉar ĝi estas malnova projekto, oni povas renkonti ĉiujn tipojn de leĝaj kaj kopirajtaj problemoj pri uzado de malnovaj materialoj, malgraŭ ke la kreinto klare esprimis sian intencon, ke la lingvo apartenu al ĉiuj. Nu, mi vidos, ĉu tiu ĉi impreso ĝustas, kaj kiom da aferoj vere mankas. Ek do! => amberwind-12.gmi 2023-11-30: Leciono 12. “Ki”-demandoj => amberwind-11.gmi 2023-11-28: Leciono 11. “Jes aŭ ne” demandoj => amberwind-10.gmi 2023-11-23: Leciono 10. Vortoproviza ekzercado 2 => amberwind-09.gmi 2023-10-04: Leciono 09. Plurverbaĵoj => amberwind-08.gmi 2023-10-02: Leciono 08. Helpverboj ## La unua sepopo => amberwind-07.gmi 2023-09-28: Leciono 07. Via movo 1 => amberwind-06.gmi 2023-09-25: Leciono 06. Tradukado 1 => amberwind-05.gmi 2023-09-22: Leciono 05. Neado => amberwind-04.gmi 2023-09-21: Leciono 04. Pluralo => amberwind-03.gmi 2023-09-19: Leciono 03. Vortoproviza ekzercado 1 => amberwind-02.gmi 2023-09-18: Leciono 02. Vortordo => amberwind-01.gmi 2023-09-15: Leciono 01. Sonoj