# Neordigitaj plendoj Jen mia taglibreto, mi komencis ĝin sen esti certa, ĉu mi vere uzos ĝis, sed nun mi supozas ke mi ja uzos. Ĝi ŝajnas komforta medio por fari nek privatajn nek vere publikajn rimarkojn pri io ajn dum la tago. author: @aŭtunido avatar: 🍂 licence: CC BY 4.0 ## 2024-08-19 12:58 +0300 Somero proksimiĝas al la fino, kaj ankaŭ, espereble, mia alergia sezono. Do eble mi pli aktivos ĉi tie baldaŭ. Aŭ eble ne. ## 2024-03-12 14:26 +0300 Do jen, granda ĝisdatigo de la retejo hodiaŭ: mi aldonis “GNU Terry Pratchett” al la kapoj. ## 2024-03-07 08:37 +0300 Mi tute neglektis la retejon lastatempe, sed tio ne devas jam esti granda surprizo, ĉu? Sed la vivo daŭras poiomete. Printempo jam sentiĝas. ## 2023-11-28 16:38 +0300 Neĝas. La neĝado ne fortas, sed estas persista. Komencinte antaŭ du tagoj, ĝi daŭras preskaŭ senĉese, do ne tiom malmulte da neĝo jam falis. Kaj la komence plusa temperaturo iris subnulen hodiaŭ, do tiu neĝo kuŝos. Bone, ĝi estas pli agrabla vidaĵo ol senŝanĝe griza ĉio, tipa por novembro. ## 2023-10-26 09:38 +0300 La unua neĝo! Nu, locaj ĵurnalistoj jam deklaris, ke ĝi okazis antaŭ du semajnoj, sed tiu ilia “neĝo” estis tiel mallonga kaj subtila, ke mi persone ne sukcesis rimarki ĝin. Ĉi-nokte, tamen, la temperaturo falis ĝis -1ºC kaj la tero estis neĝkovrita matene. Vintro ja proksimiĝas. ## 2023-10-23 12:11 +0300 Do jen, reen al laboro! ## 2023-10-21 09:22 +0300 Do jen, miaj ferioj oficiale finiĝis. Mi malsanis iom pli ol mi ŝatus, la vetero estis iom kaprica, kaj la vivo ne estis senproblema, sed ĝenerale mi kontentas. Kaj mi pasigis belan vesperon kun mia koramikino hieraŭ kaj ni ankoraŭ havas la tutan semajnfinon, do ĝuste nun mi estas feliĉa ulo. ## 2023-10-17 10:42 +0300 Mi ĝisdatigis openbsd, ŝajnas ke senprobleme. Mi vidos. ## 2023-10-16 12:23 +0300 La dua, kaj bedaŭrinde la lasta, semajno de mia feriado komenciĝas pluve. Nu, estas ja aŭtuno. 🌧 ## 2023-10-14 10:01 +0300 Nu, mi jam sentiĝas pli malpli sana, do mi daŭrigu miajn feriojn. Entute, mi ne sentas, ke mi perdis multe da tempo. Ĝi ja estis milda. Mi pasis nun unu tagon sen promenoj kaj du aŭ tri malbonfartante. ## 2023-10-12 10:28 +0300 Do, mi sukcesis kapti iun malvarmumon, ve. Nu, almenaŭ ĝi ne estas tiel serioza, ke mi ne povus legi. ## 2023-10-07 13:38 +0300 La unua tago de la ripozado komenciĝas je pluvo kaj mi dormis preskaŭ ĝis tagmamanĝo. Nu, tio decas, ĉu ne? ## 2023-10-06 10:23 +0300 Venis pluvoj (kaj oni eĉ prognozas neĝon dimanĉe) sed ankaŭ miaj ferioj. Estas mia lasta tago en laborejo antaŭ du-semajna ripozado. Mi havas grandiozajn planojn pri neniofarado! ## 2023-10-04 11:11 +0300 Oni komencas sezonon de hejtado en la uzbo hodiaŭ. Kvankam neniaj signoj de tio ankoraŭ videblas. La nokto estis iom pli varma ol hieraŭ, ĉiuokaze. ## 2023-10-03 14:44 +0300 Mi legis usonan libron hodiaŭ, kaj subite decidis kontroli, ĉu `M-x calc` en emakso povas transkalkuli ĉiujn tiujn futojn kaj farenhejtojn al unuoj, kiuj la cetero de la homaro uzas. Kaj kompreneble ĝi povas. La ĝenerala komando estas `u c`, sed por absolutaj temperaturoj oni uzu `u t`. ## 2023-10-03 09:39 +0300 Torretaj pontoj, kiujn mi uzis dum semajno ĉe mia platkomputilo, ne plu konekteblas. La neĝera protokolo funkciis, tamen, do mi uzis ĝin por akiri novajn pontojn. Jen vivo cenzurtempe. Nu, mi povus uzi ankaŭ VPN-on, mia provizanto ial ankoraŭ ne blokas eĉ Wireguard-on… sed mi trenjis min por supervivado per pura torreto. ## 2023-10-03 09:35 +0300 Hodiaŭ, la temperaturo matene estas nur +6ºC. Vintro venas! ## 2023-10-02 15:00 +0300 Revenante laborejen post la tagmanĝo, mi aŭdis pegon bekofrapi tre laŭte ie apud mia hejmo. Mi ne sukcesis vidi ĝin, sed la sono estas facile rekonebla. Ne estas tre kutime renkonti pegojn tagmeze en la urbo, mi bonŝancis. ## 2023-10-02 12:54 +0300 Sunaj tagoj daŭras, sed mi supozas ke la tempo de pluvoj kaj nubkovrita ĉielo jam proksimiĝas… Kaj mi ankoraŭ ne havis mian ferion! ## 2023-09-29 15:48 +0300 Estis bona trankvila tago. Mi ludis iomete per gopher kaj guile kaj org-mode, sed ĝenerale mi ne estis tre okupita. Nun semajnfino venas, kaj la vetero daŭre bonegas. Ripoztempo, atendu min, jam nelonge restas! ## 2023-09-27 10:31 +0300 Multe da laboro ĉi-matene. La vetero daŭre belegas, sed mi ne povas profiti ĝin, ve. ## 2023-09-26 12:18 +0300 Post hieraŭa pluvo, la vetero estas surprize suna kaj varma denove. Kaj mi iom pli laboremas. ## 2023-09-25 15:45 +0300 Mi sentiĝas terure mallaborema hodiaŭ. Estas multaj aferoj, kiujn mi ŝatus fari, teorie, sed mi ne sukcesas komenci labori pri ili praktike. Nu, almenaŭ mi ordigis tion-ion ĉe mia labora komputilo. ## 2023-09-25 08:43 +0300 La vetero semajnfine ja estis mirinde bona kaj mi vere multe promenis. Mi kontentas. Nun pluvetas, sed estas labortago, do ne gravas. Ek al laboro do! ## 2023-09-22 12:06 +0300 La vetero belas lastatempe. Mi esperas, ke ĝi teniĝos dum la semajnfino. Mi volas multe promeni. ## 2023-09-22 12:05 +0300 Tiu laadana afero povas fariĝi sufiĉe granda projekto, laŭ gemini-normoj, se mi iam finos ĝin… Nu, ni vidos. ## 2023-09-20 11:07 +0300 Mi estas tre mallaborema ĉi-semajne. Kaj fariĝas des pli malema ju pli la semajno progresas. Do anstataŭ fari ion utilan mi legas pri gofer. Kvazaŭ mi uzos ĝin, ha-ha. Mi ne estas sufiĉe blogema por teni eĉ unu blogon, des pli tri laŭ malsamaj protokoloj. ## 2023-07-27 17:17 +0300 Estis kelkaj malfacilaj tagoj ĉe laborejo, kaj morgaŭ verŝajne estos sama, sed esperebje aferoj pliboniĝos venontsemajne. ## 2023-07-20 09:07 +0300 Do mi alinomis ĝin. ## 2023-07-20 09:05 +0300 Parenteze, mi eble ne devis nomi ĉi tion “Neordigitaj pensoj”. Estas malfacile trovi pensoj inter la plendoj, ĉu? ## 2023-07-20 09:03 +0300 Do hodiaŭ mi ĉesis fari tion pri t-ĉemizo, kaj, kompreneble, jam fariĝas tro varme. Mi povus atendi tion, ĉu? ## 2023-07-19 14:36 +0300 Jam la duan tagon mi, vidinte brilan sunon trans la fenestro frumatene, optimisme surmetas t-ĉemizon. Nur por ŝanĝi ĝin, post la tagmanĝa paŭzo, al io pli varma. ## 2023-07-19 11:20 +0300 Mia farto povus esti iom pli bona hodiaŭ, do mi havas, aŭ almenaŭ provas havi, pli senhastan tagon… Estas forta vento ekstere, kaj mi certe preferus esti tie nun, anstataŭ sidi ĉe komputilo, sed kion fari, adolta vivo. ## 2023-07-18 10:33 +0300 Pluvas denove. Mi ŝatas tian someron. Ĝi pli similas al aŭtuno aŭ al somero, sed oni neniam havas sufiĉe da aŭtuno, ĉu? ## 2023-07-14 10:05 +0300 Nu, mi ĝisdatigis la servilon, kaj eĉ sen grandaj problemoj. ## 2023-07-13 10:44 +0300 Memorigo al mi mem: la tempo por vivi estas NUN ## 2023-07-11 11:21 +0300 Mi devus ĝisdatigi la operaciumon ĉi tie, sed aliloke mi havis problemetoj pri sysupgrade irante de 7.2 al 7.3. Ne grandajn, sed en tiu alia loko mi havis fizikan atingon, kaj ĉi tie ne kaj tio hezitigas min. Krome, 7.3 inkluzivas grandan ĝisdatigon de postgres, do mi devos migri ankaŭ tion… ## 2023-07-11 11:16 +0300 Hieraŭ pluvis kelkfoje dum la tago, kaj hodiaŭ la vetero malplivarmiĝis. Tio devas ja prokrasti iomete la venon de alergitempo. ## 2023-07-10 11:28 +0300 La somero ne estis tro varma ĝis nun, kaj la vetero agrablas. Mi jam sentas proksimiĝon de alergia sezono, sed kelkaj tagoj de normala spirado ankoraŭ restas al mi. Espereble. ## 2023-07-10 09:07 +0300 Nu, mi ankoraŭ vivas. Fino de bonaj novaĵoj.